Sennaciulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sennaciulo estas la oficiala organo de SAT. Ĝi aperas dumonate kaj pritraktas sociajn kaj politikajn temojn. Ĝi aperas ekde oktobro 1924.

Ĝi enhavas artikolojn kaj informojn kiuj temas pri socipolitika situacio tutmonde. Kutime la membroj de SAT mem verkas kaj sendas la artikolon ekde siaj propraj landoj kaj tio rektigas la informon. Krome en Sennaciulo aperas informoj pri la diversaj frakcioj de la organizo laŭtendencaj, ekologiisma, ĉielarka, ktp. Ankaŭ estas tre ŝatataj de la legantaro la kulturpaĝoj. Tradicie la marta eldono estas dediĉita al la situacio de la tutmonda virinaro, kaj la maja al la laborista lukto. Dum la tuta jaro aperas informoj pri la ĉiujara kongreso kaj pri la urbo kongresa.

Ĉefredaktantoj

Vidu ankaŭ

Sennacieca Revuo, alia ampleksa SAT-organo kiu aperas unufoje jare.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.satesperanto.org/-Sennaciulo-.html greke Kontribuo de Lanti al debato pri la ecoj de Sennaciulo (1926)


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Sennaciulo. Klasbatala gazeto, fondita en 1924 (v. Laborista movado)