Sepbraka kandelabro (preĝejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sepbraka kandelabro en la katedralo de Essen

Sepbraka kandelabro troviĝas kiel ero de la preĝeja ekipaĵo en kelkaj, plejofte mezepokaj preĝejoj.

La sepbrakaj kandelabroj rilatiĝas al la juda sepbraka kandelabro menora, kiu staris en la malnovtestamenta templo de Salomono, kiu estas priskribata en la 2-a libro de Moseo (37, 17–24). Pere de la libropentrado la sepbraka kandelabro eniris la kristanan arton. Dum la epoko de la Karolidoj ekestis rekonstruaĵoj de ĉi tiu juda temploekipaĵo, kies plej malnova konserviĝinta ekzemplero estas la sepbraka kandelabro en la katedralo de Essen el la erpoko proksimume 1000.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Bloch: Siebenarmige Leuchter in christlichen Kirchen. En: Wallraf-Richartz-Jahrbuch. vol. 23 (1961), pj. 55–190.