Sepo de Göttingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Sepo de Göttingen

La Sepo de Göttingen (germane Göttinger SiebenGöttinger 7) estis sep profesoroj de universitato Georg August en Göttingen, kiuj en 1837 protestis kontraŭ la nuligo de la konstitucio de la reĝlando Hanovro. Ili pro tio estis maldungitaj kaj parte ekzilitaj.

Inter la anoj de la grupo estis la fratoj Grimm. Jen la kompleta listo:

  • Wilhelm Grimm, juristo, germanisto
  • Jacob Grimm, juristo, germanisto
  • Wilhelm Eduard Albrecht (ŝtatjuristo)
  • Friedrich Christoph Dahlmann, historiisto
  • Georg Gottfried Gervinus, literaturhistoriisto
  • Wilhelm Eduard Weber, fizikisto
  • Heinrich Georg August Ewald, orientalisto

La konstitucio de la reĝlando Hanovro ekvalidis nur en 1833 sub la regado de reĝo Vilhelmo la 4-a, samtempe reĝo de Britio. Post lia morto en 1837 ĉesis la komuna regado de Britio kaj Hanovro; lia frato Ernst August la 1-a iĝis reĝo de Hanovro. La 5-an de julio li deklaris, ke li neniam konsentis al la konstitucio, kaj la 1-an de novembro li nuligis ĝian validecon. Profesoro Dahlmann, kiu estis kunlaborinta pri la konstitucio, alvokis siajn kolegojn al protesto, sed el 41 nur ses aliĝis. Studentoj kopiis la protestan deklaron de Dahlmann kaj dissendis ĝin al aliaj universitatoj. La 18-an de novembro la sepo oficiale transdonis la deklaron.

La reĝo severe reagis al la protesto: La 4-an de decembro la universitata tribunalo pridemandadis la protestintojn, la 14-an de decembro ĝi eksoficigis ilin. Al Dahlmann, Gervinus kaj Jacob Grimm oni donis tri tagojn por foriri el Göttingen kaj malpermesis la restadon en Hanovro.

Historiistoj taksas, ke la kuraĝo de la sepo grave subtenis la demokratiiĝan evoluon, kiu en 1848 rezultis en la Nacia Asembleo de Frankfurt.

La reputacio de la universitato de Göttingen suferis pro la afero; en 1847/48 ĝi havis nur 582 studentojn.