Sergej Grigorjeviĉ Ĉebanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergej Grigorjeviĉ Ĉebanov
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1898 (1898-10-19)
en Sankt-Peterburgo
Morto 2-an de decembro 1965 (1965-12-02) (67-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

Sergej Grigorjeviĉ ĈEBANOV (ruse Сергей Григорьевич Чебанов, scienca transliterumo Sergej Grigor'evič Čebanov) (naskiĝis en 19.10.1898 en Petrograd, mortis en 2.12.1965 en Sankt-Peterburgo) estis rusa armea kuracisto kaj lingvisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel membro de la Ruĝa Armeo li studis ĉ. 1920 je la armea medicina akademio en Petrograd; li specialĝis pri kolo-nazo-orelo-kuracado. Jam dum tiu tempo li interesiĝis ankaŭ pri lingvistiko. Dum la 40aj jaroj li doktoriĝis, habilitiĝis kiel profesoro kaj per tio iĝis vickolonelo. 1963 li eksaktiviĝis.

Ĉebanov havas kiel lingvisto specialan gravecon por la kvanteca lingvistiko. Fine de 1940 li faris kelkajn prelegojn pri la Poisson-distribuo kiel lingvo-leĝo, sed lingvistoj forte kontraŭis. Nur dum 1947 li sukcesis, helpate de la matematikisto Andrei Kolmogorow publikigi siajn ideojn en ĵurnalo kiel leĝo de la distribuo de longeco de vortoj. Tio estas unu de la fruaj provoj, formuligi matematike leĝon pri lingvaj faktoj. La fizikisto Wilhelm Fucks el Aachen denove malkovris tiun leĝon en 1955, probable sen scii ion pri Ĉebanov.

En la kvanteca lingvistiko oni parolas tial pri la „Ĉebanov-Fucks-distribuo“ respektive la „Ĉebanov-Fucks-Funkcio“[1]. (En la fakliteraturo skribite "Čebanov-Fucks".) Poste la teorio estis ĝeneraligita [2]

Fontoj, notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Piotrowski, Bektaev & Piotrowskaja 1985: 256; Tuldava 1998: 101
  2. Grotjahn 1982; Wimmer, Köhler k.a. 1994

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl-Heinz Best, Sergej Viktorovič Čebanov: Biographische Notiz: Sergej Grigor‘evič Čebanov (1897–1966). In: Karl-Heinz Best (Hrsg.): Häufigkeitsverteilungen in Texten. Peust & Gutschmidt, Göttingen 2001, S. 281-283.
  • Sergej Viktorovič Čebanov: O podčinenii rečevych ukladov ‘indoevropejskoj’ gruppy zakonu Puassona. In: Doklady Akademii Nauk SSSR. Tom 55/2, 1947, S. 103-106. (= On conformity of language structures within the Indoeuropean family to Poisson’s law.)
  • Wilhelm Fucks: Theorie der Wortbildung. In: Mathematisch-Physikalische Semesterberichte. Bd. 4, 1955, S. 195-212.
  • Rüdiger Grotjahn: Ein statistisches Modell für die Verteilung der Wortlänge. In: Zeitschrift für Sprachwissenschaft 1, 1982, S. 44-75.
  • Peter Grzybek: History and Methodology of Word Length Studies. The State of the Art. In: Peter Grzybek (ed.): Contributions to the Science of Text and Language: Word length studies and related issues. Springer, Dordrecht 2006, S. 15-90.
  • R.G. Piotrowski, K.B. Bektaev, & A.A. Piotrowskaja: Mathematische Linguistik. Brockmeyer, Bochum 1985.
  • Juhan Tuldava: Probleme und Methoden der quantitativ-systemischen Lexikologie. Wissenschaftlicher Verlag Trier, Trier 1998 (Überarb. u. erg. Übers. des russ. Originals v. 1987).
  • Gejza Wimmer, Reinhard Köhler, Rüdiger Grotjahn, & Gabriel Altmann: Towards a Theory of Word Length Distribution. In: Journal of Quantitative Linguistics 1, 1994, S. 98-106.