Serhij Pritula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serhij Pritula
Persona informo
Сергій Дмитрович Притула
Naskiĝo 22-an de junio 1981 (1981-06-22) (42-jaraĝa)
en Zbaraĵ
Ŝtataneco Ukrainio vd
Alma mater Okcident-Ukrainia Nacia Universitato • Ukraina Katolika Universitato vd
Partio Holos vd
Profesio
Okupo aktoro • televida produktoro • televida prezentisto • radio-prezentisto • prezentistokomikisto • produktoro • humuristo • televida aktoro • politikisto • publika konato • scenaristo vd
Aktiva dum 2004– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Serhij Dmitroviĉ PRITULA (ukraine Сергій Дмитрович Притула, 22-a de junio 1981, Zbaraĵ, Ternopila provinco, Ukraina SSR, Sovetunio) estas ukraina socia aktivulo kaj politikisto kiu akiris popularecon kiel televidprezentisto kaj produktoro. Ekde la plenskala rusa invado de Ukrainio, li koncentriĝis pri monkolektado por la bezonoj de la Armitaj Fortoj de Ukrainio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1998-2003, Pritula laboris kiel radioprezentisto. En 2004, Pritula komencis aperi en televido. Poste, li akiris larĝan popularecon kiel televidprezentisto.[1]

En 2019 Pritula aniĝis al la politika partio "Holos" (laŭvorte el la ukraina — Voĉo) kaj partoprenis en la elektoj al la Verĥovna Rada de Ukrainio, sed ne ricevis mandaton. En 2020 Pritula partoprenis en la urbestraj elektoj de Kijivo. Li ricevis 8% de la voĉoj kaj prenis la trian lokon.[2]

La 7-an de junio, Pritula anoncis sian foriron de la partio "Holos" pro malkonsento kun la decidoj de la partia estraro kaj la voĉoj de sampartianoj.[3] La 28-an de septembro, Pritula sciigis pri kreado de sia propra partio kaj partopreno en la venontaj parlamentaj elektoj.[4]

Kun la komenco de la plenskala rusa invado en Ukrainion, Serhij Pritula estas unu el la plej elstaraj volontuloj kolektantaj monon por la bezonoj de la ukraina armeo.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]