Serologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Serologio estas la medicina scienco de antigeno-antikorpo-reagoj en la sero de homoj kaj bestoj, do pri la defendo de la homa respektiva korpo kontraŭ damaĝigaj substancoj. Temas pri subfako de la fako imunologio.

La serologio inter alie traktas ekzaktajn pruvometodojn pri antigenoj kaj antikorpoj. Tiaj ekzaktaj pruvoj eblas, ĉar la antigeno-antikorporeagoj estas tre specifaj. Ekzaktaj pruvoj unuflanke ebligas la identigon de antigen-portantoj kiel ekzemple malsanigaj substancoj (kiel ekzemple specifaj bakterioj, virusojparazitoj). Aliflanke ankaŭ la ekzisto respektive ekapero de difinitaj antikorpoj en la sero povas esti signo por (pasinta aŭ aktuala) infektiĝo per certaj malsanigaj substancoj. La metodoj pri pruvoj de antikorpoj tamen estas limigitaj laŭ du dimencioj: unuflanke la infektita organismo devas esti komenciĝinta produkti antikorpojn, kaj duaflanke ili devas ekzisti en la sero en sufiĉe granda koncentraĵo, por esti mezureblaj.

La sciencistoj fokusantaj sian laboron je la esploro de serologio nomiĝas serologoj. Aparte elstara serologo estis la medicinisto Emil Adolf von Behring, kiu dum 1901 iĝis la unua Nobel-premiito pri medicino.