Shiri Appleby

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Shiri Freda Appleby (n. 7-an de decembro 1978 en Los Angeles) estas usona aktorino.

Biografio

Ŝiaj judaj gepatroj estas Jerry kaj Dina Appleby. Ŝia donita nomo venas el la hebrea kaj signifas „mia kanto“. Ŝi aperis jam en aĝo de 4 jaroj en reklamfilmetoj, inter alie de M&M’s kaj Taco Bell.

Ŝia unua grava rolo estis en 1984 en la usona sopaopero California Clan, ŝia filma debuto okazis en 1988 en etkosta Curse II – The Bite. Ŝi iĝis konata en la ĉefrolo de la televida serio Roswell, en kiu ŝi ludis la rolon de Liz Parker. Post kiam la serio finiĝis, Appleby ludis en diversaj kinofilmoj.

Televidaj filmoj, serioj (elekto)

Kinofilmoj (elekto)