Sibudu-kaverno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Sibudu-kaverno (angle: Sibudu cave) estas sabloŝona kaverno en Abri, ĉ. 15 metrojn supre de la rivero Tongati en provinco KwaZulu-Natal en Sud-Afriko, ĉ. 40 km norde de Durban. ĝi estas grava arkeologia trovitaĵejo, kiu estis loĝata jam ekde 77.000 jaroj – en la t.n. meza ŝtonepoko – de homoj (Homo sapiens). Laŭ fakartikolo en Antiquity, oni trovis en la kaverno pruvaĵojn el tempo de 64.000 jarojn pli frue pri uzo de sagoj kaj pafarkoj, kiu – se tiu pruvaĵo veras – povas esti la plej malnova pruvaĵo pri tiu ĉastekniko. La elfosadojn gvidis ekde 1998 Lyn Wadley de Universitato Witwatersrand, ekde 2011 Nicholas Conard (Universitato de Tübingen).

La kaverno havas grundan surfacon de ĉ. 55 × 19 metroj. Oni povis identifigi multajn sinsekvajn setlejajn tavolojn, kiuj pruvas la daŭran uzon de la kaverno de 77.000 ĝis 38.000 jaroj de hodiaŭ. Tiu tempa intervalo donas tavoldikon de 8 metroj, en kiu oni trovis diversajn ŝtonajn ilojn, prilaboritajn ostojn (pinglon), pruvojn pri uzo de planta gluaĵo.

Oni trovis ankaŭ uzon de pnlantofolioj Cryptocarya woodii por dorma kuŝejo, la etera oleo de la folio servis kontraŭ insektoj kaj larvoj. Oni same trovis restaĵojn de ruĝa okraĵo, ornamaĵojn el mara helika konko.