Siderito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siderito kun galeno (supre maldekstre) el Neudorf en la Harcmontaro

Siderito, ĥemia nomo ferkarbonato, estas ofta mineralo el la mineralklaso „karbonatoj kaj nitratoj“. Ĝi kristaliĝas en la trilatera kristalsistemo kun la ĥemia kunmetaĵo Fe[CO3]. Pli maloftas romboedraj kristaloj kun foje kurbaj facoj.

Siderito kutime havas palflavan ĝis brunan koloron. Manganoriĉaj variaĵoj aperas pli en nigra koloriĝo. La kristaloj estas travideblaj ĝis diafanaj kaj brilas vitre ĝis perlamote. Rimarkinda estas la tre bona fendebleco laŭ la romboedraj facoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]