Signumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Signumo[1][2] estas ajna el la signoj + (pluso) kaj − (minuso) en prezento de entjera aŭ reela nombro, indikanta ĉu la nombro estas respektive pozitiva aŭ negativa. Se en nombroprezento de tia nombro nenia signumo estas indikita, tiam la nombro estas pozitiva. Nul estas escepto kaj malhavas signumon.

Ekzemple . La lasta nombroprezento malhavas signumon, kaj tial estas traktata kiel pozitiva.

Minuso kaj pluso indikas signumon en nombroprezentoj, sed ili ne estas signumoj se ili aperas antaŭ variablo aŭ algebra esprimo. Ekz‑e en minuso kaj pluso estas ne signumoj, sed operacisimboloj. Tamen sencas paroli pri signumo de la valoro de tiaj esprimoj; tial utilas ĝeneraligi la nocion: signumo estas la eco de nombro (eventuale prezentita per variablo) esti pozitiva aŭ negativa; tian econ oni povas testi per la signuma funkcio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komputika Leksikono, 1995, p. 313.
  2. PIV2020.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]