Silene stenophylla

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Silene stenophylla estas aktuala specio de floranta planto en la botanika familio de kariofilacoj, en la genro Silene. Ĝi kreskas en la tundro de ekstremorienta Siberio. La planto tipe altas 5 ĝis 25 cm, havas mallarĝajn foliojn kaj grandan kalikon.[1] Ĝi burĝonas dum la somero kaj havas blankajn aŭ siringokolorajn petalojn incizitajn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Silene stenophylla
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Caryophyllaceae
Juss.
Genro: Silene
Silene stenophylla
Ledeb., (1842)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Malkovro de frostigitaj restaĵoj

En 2007, oni malkovris frostigitajn semojn de S. stenophylla en la Kolima regiono de Siberio, kie la planto ankoraŭ floras.[2] Uzante radiokarbona datumado, oni taksis la aĝon de la semoj inter 20 000 kaj 40 000 jara, do el la epoko Pleistocena.[2] Oni kredis ke tersciuroj enterigis la semojn.[2] La embrioj estis difektitaj, eble pro la agado de la sciuroj.[2]

Regenerado

En 2012, rusaj sciencistoj sukcesis generi novajn plantojn el placenta materialo frostigita antaŭ pli ol 30 000 jaroj.[3][4][5] La regenerado ne estas sendepende konfirmita ĝis nun.


References

Ŝablono:Reflist

  1. Pavel Slabý Silene stenophylla Ledeb.. Rock Garden Plants Database. Alirita 21 February 2012.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Ŝablono:Cite conference
  3. Richard Black. "Ancient plants back to life after 30,000 frozen years", BBC News. Kontrolita 21 February 2012.
  4. "Scientists regenerate a plant – 30,000 years on", 20 February 2012. Kontrolita 21 February 2012.
  5. (2012) “Regeneration of whole fertile plants from 30,000-y-old fruit tissue buried in Siberian permafrost”, Proceedings of the National Academy of Sciences USA. doi:10.1073/pnas.1118386109. Alirita 22 February 2012..