Saltu al enhavo

Sillery

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sillery [sileri] estas franca vilaĝo proksime de Reims (12 km).

La nuna urbestro estas

  • Situo: {{{2}}} Mapo
  • Areo: 9,2 km²
  • Alteco: 88 m super marnivelo
  • Horzono: UTC+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
  • Loĝantaro: 1 575 en la jaro 2006)

Vidindaĵoj

  • Kastelo de la 20-a jc.
  • Urbodomo
  • Milita tombejo

La nacia nekropolo de Sillery situas proksime de la centro de la vilaĝo, apud la kanalo.

Ĝi estis kreita en 1923 por ricevi la korpojn de la francaj militistoj de apudaj vilaĝoj kaj de provizoraj tombejoj de la unua mondmilito. Estas mortintoj de (Pompelle,Ferme d'Alger, Saint-Léonard, Prunay, Sillery kaj Reims.

En tiuj lokoj la bataloj estis fortaj inter 1914 ĝis aŭtune de 1918. La tombejo havas areon de 24 966 m² kaj estas konstruita de 1923 ĝis 1933. Ĝi entenas korpojn de 11 259 soldatoj, 11 228 francaj soldatoj kaj 2 ĉeĥoj de la unua mondmilito kaj 29 francaj soldatoj de la dua mondmilito.

  • Sukera fabriko
  • Vinoj (Ĉampagnoj)

Historio

Gaŭla loko dum la galo-romana epoko. Sankta Vincent-de-Paul misiis en 1643. Ludoviko la 14-a faris tien halton en 1673. La imperiistino Marie-Louise estis gastita en la kastelo de Sillery en marto 1810. La vilaĝo estis bruligita de la Rusoj en 1814.