Silves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Silves

Silves estas urbo de Portugalio en la Distrikto de Faro, en la regiono kaj sub-regiono de Algarve, kun ĉirkaŭ 11,000 loĝantoj. Silves jam estis ĉefurbo de Algarve, sed perdis tiun statuson, parte, pro la sedimentado de la rivero Arade.

Ĝi estas sidejo de municipo kun 680,02 km² de areo kaj 37,126 loĝantoj, subdividita en ok freguesia. La municipo limas norde kun la municipo de Ourique, nordoriente kun Almodôvar, oriente kun Loulé, sudoriente kun Albufeira, sudokcidenste kun Lagoa, okcidente kun Portimão kaj Monchique, nordokcidente kun Odemira kaj sude kun marbordo de Atlantiko.