Simbiozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Simbiozo estas kunvivado de du diferencaj organismoj ĉe kiu la anoj havas reciprokajn avantaĝojn pro la kunvivado. Plej ofte kuniĝas aŭtotrofa kaj heterotrofa organismo.

Tipoj

  • ĉe likeno, la fungoj kaj algoj vivas en simbiozo
  • mikorizo: ĉe kelkaj pli evoluantaj plantoj, ĉe la radikoj kunvivas fungoj, kies hifoj penetras la radikajn histojn aŭ formas plektaĵon nur surface. Ĉifoje, la fungo helpas la akcepton de nitrogeno kaj ĝi ricevas karbonhidratojn. (orĥideo, trufo)
  • ĉe fabacoj vivas rizobiaj bakterioj, kiuj helpas la akcepton de nitrogeno
  • ĉe alno, fera, arĝenta arboj kunvivas fungoj (Actinomyces), kiuj helpas la akcepton de nitrogeno
  • paguro (Pagurus, Eupagurus) kaj maraj rozoj (Adamsia-, Calliactis-specioj)
  • unuĉeluloj en la intestoj de termitoj, remaĉuloj. La unuĉeluloj helpas la malkonstruon de celulozo, lignino
  • ŝtonkoraloj (Madreporaria) kaj en ĝi troviĝantaj unuĉelulaj plantoj.


simbioto, parazitismo


Eksteraj ligiloj

greke http://www.sci.muni.cz/~mykorrhi/html/symbiozy.htm greke http://www.afscet.asso.fr/Decision.pdf greke http://www.afscet.asso.fr/heritage.pdf greke http://www.abbayeslaiques.asso.fr/SYSTEMIQUE.html