Simfonio n-ro 10 (Beethoven/Cooper)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Simfonio n-ro 10 en E♭-maĵoro de Ludwig van Beethoven estas nur hipoteza verko. La muzikologo Barry Cooper rekonstruis ĝin el skizoj kaj fragmentoj, kaj faris du registraĵojn en 1988, unu el ili dirigentita de Wyn Morris1​ kaj la alia de Walter Weller. Cooper refaris la unuan movimenton kiu konsistas en Andante en E♭-maĵoro kiu enhavas centre Allegro en C-minoro. Cooper asertis ke li trovis krome skizojn por Scherzo kiuj ne estis sufiĉe disvolvigitaj por rekrei version kiu estu ludebla.

Poste la germana komponisto Gerd Prengel realigis klopodon por disvolvigi tiujn skizojn de la Scherzo por ekhavi kompletan simfonian movimenton; sed oni ne faris publikan ludadon de tiu muzikpeco.

Beethoven neniam finkompletigis sian Dekan Simfonion. Post kompletigi sian Naŭan Simfonion, li dediĉis ĉiujn siajn energiojn al la komponado de arĉ-kvartetoj, kvankam ekzistas tiutempaj referencoj en iu verko pri la orkestra peco; supozeble li ludis iun el siaj ideoj por la peco por sia amiko Karl Holz.

La fakto nomigi la verkon de Cooper la Deka Simfonio rezultis polemika, ĉar oni ne povas pruvi ke ĉiuj la muntitaj skizoj estis intencitaj kiel parto de la sama peco. Cooper asertas ke li trovis ĉirkaŭ 50 fragmentojn kiuj estis separitaj kaj kiujn li kunigis por formi la movimenton de la simfonio.

Spite tiun polemikon, estas interkonsento ke Beethoven havis intencon kompletigi alian simfonion. Ekzistas nombraj referencoj al tio en lia korespondado. Dekomence li planis ke sia Naŭa Simfonio estu totale instrumenta, kaj la Himno al la Ĝojo estu separata kantato kaj la Deka Simfonio finu per alia voĉa verko.