Solca

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Solca [solka] estas vilaĝo en distrikto Suceava, Bukovino, Rumanio, kun pli ol 4.500 loĝantoj. Ĝia nomo venas el la rivero, kiu trafluas ĝin kaj kies nomo venas el la slava sol ("salo") — aludante pri areo de la saltrovejoj.

La loko estis menciita en dokumento, eldonita fare de moldava princo Alexandru cel Bun, la 15-an de januaro, 1418. En la sekvaj jarcentoj, Solca ricevis rangon de foira urbo por la ĉirkaŭa regiono. Ĝi iĝis poste parto de la Habsburga Monarĥio tiel poste tiu de Aŭstrio-Hungario. Ĝia freŝa aero helpis igi Solca kiel rekonata somera ripozejo, dum tiu periodo.

Dum la unua mondmilito, la loko estis sceno de la orienta fronto, tie okazis bataloj inter la armeoj de Aŭstrio-Hungario kaj la Rusa Imperio.

vidindaĵoj

  • Monaĥejo Solca, konstruita de Ştefan Tomşa la 2-a de Moldavio (1611-1614; 1621-1623) kaj malfermita fare de la habsburgoj en 1785. Ĝi iĝis biera fabriko
  • Saltrovejoj norde de la vilaĝo