Solutreo (prahistorio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Solutreo estas periodo de la Prahistorio ene de la Supra Paleolitiko.

Proksime de la roko (éperon rocheux) de Solutreo la ĉasistoj de la periodo Solutreo, france solutréen, periodo nomita laŭ tiu ĉi loko, inter 22 000 kaj 17 000 antaŭ nun, do dum periodo de 5000 jaroj, gvatis grandegajn arojn de ĉevaloj kiuj venis de la regiono Breseo kaj de la valo de la rivero Saono. La ĉasistoj prahistoriaj surprenis ilin dum ilia vojo de migrado ĉiujara kaj mortigis ilin en grandaj amasoj. La restoj de pli ol 100 000 ĉevaloj estis elterigitaj je la piedo de la roko.

Je tiu loko arkeologoj povas studi la metodojn de ĉasado dum la ŝtonepoko.