Son Ferriol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Son Ferriol
kvartalo
Administrado
Regiono Balearaj Insuloj
Hist. regiono Katalunaj landoj
Demografio
Loĝantaro 9 913  (2018) [+]
Geografio
Geografia situo 39° 34′ N, 2° 43′ O (mapo)39.574922.714931Koordinatoj: 39° 34′ N, 2° 43′ O (mapo) [+]
Son Ferriol (Balearoj)
Son Ferriol (Balearoj)
DEC
Son Ferriol
Son Ferriol
Situo de Son Ferriol
Son Ferriol (Hispanio)
Son Ferriol (Hispanio)
DEC
Son Ferriol
Son Ferriol
Situo de Son Ferriol

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Son Ferriol [+]
vdr

Son Ferriol estas urbeto ene de la municipo Palma de Majorko. Ĝi situas 6 km de la centro de Palma, inter La Creu Vermella kaj Son Banya.

Historio[redakti | redakti fonton]

Terkultivado estis la ĉefa ekonomia fonto de regiono ĝis la fino de la 19-a jarcento. Sur mapo de kardinalo Despuig datiĝanta de 1785, ekzistas la biendomoj de Son Ferriol, kiuj aperas en dokumentado de 1713.

Domoj komencis esti konstruitaj en 1898 fare de Bartomeu Oliver kiam terpeco estis akirita de biendomo, kie kafejo, butiko, barbiro, feraĵisto kaj ĉarpentisto estis konstruitaj. Tio iĝis la bazo por la domoj ĉirkaŭ la nuna kafejo Can Tunis sur la ĉefŝoseo al Manacor.

la historia kinejo el la 1920-aj jaroj

Son Ferriol mem ekestis plene en 1917, kiam la kataluna esperantisto kaj katolika pastro Bartomeu Font Cantallops aĉetis plian bienon de Anna M. Bonafé kaj la nuna strata enpaĝigo komenciĝis en 1920. Publikaj konstruaĵoj kiel publika lernejo de 1925 kaj la preĝejo de 1929 devenas el tiu ĉi tempo. En la urbeto centra strato trairanta la tutan loĝlokon ekde la ekkonstruo en 1920[1] nomiĝas Carrer de l'Esperanto[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]