Sophie Ellis-Bextor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sophie Ellis-Bextor (2005)

Sophie Michelle Ellis-Bextor (10-an de aprilo 1979 en Londono, Anglio) estas brita kantistino kaj kantoverkisto. Ŝi geedziĝis en julio de 2005 kun Richard Jones, iama muzikisto de sia bando kaj basisto de la bando 'The Feeling'. Ili havas komunan filon, Sonny (2004).

Biografio kaj kariero

Ellis-Bextor estas filino de Janet Ellis', iama moderatorino de infana serio de BBC, Blue Peter. Ŝi patrino organizis por ŝi televidan partoprenon jam en infanaĝo. En adoleska aĝo ŝi estis membro de la brita Nacia Junula Teatro en Londono.

Ŝi iĝis kantistino de la bando theaudience fine de la 1990-aj jaroj, kun kiuj ŝi sukcese lokumis en britaj kantolistoj. Post malfondo de la bando en 2000. ŝi eklaboris kun itala diskĵokeo DĴ Spiller je disketo "Groovejet (If This Ain't Love)", kiu sukcesis en aŭgusto de 2000.

Poste ŝi sukcese konstruis sian solokarieron.

Albumoj

  • Read My Lips (2001)
  • Shoot From The Hip (2003)
  • Trip The Light Fantastic (2007)
  • 4th studio album (2008)

Eksteraj ligiloj