Grupo Wagner: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "{{Informkesto milittrupo | titolo = Группа Вагнера | bildo = Flag of the Wagner Group.svg | bildo_grando = | jaroj = | lando = Rusio | subiĝas al = | parto de = | tipo = kvazaŭarmea unuo | inkludas = | rolo = | grandeco = | stabejo = Sankt-Peterburgo | lokiĝo = | kromnomo = | aŭspicianto = | devizo = | kolor..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:35, 17 nov. 2022

Grupo Wagner
Группа Вагнера

Dosiero:Flag of the Wagner Group.svg

Lando Rusio
Tipo kvazaŭarmea unuo
Stabejo Sankt-Peterburgo
vdr

Grupo Wagner (ruse Группа Вагнера, do Gruppa Vagnera[1]) estas rusa kvazaŭarmea unuo de solduloj. La grupo estis origine uzita por hibrida militado kaj sekretaj operacioj kaj estis prezentita kiel privata armea firmao por kaŝe reprezenti rusajn interesojn armee en ĝiaj operacioj en la Proksima Oriento kaj Afriko kaj por povi nei ke la rusia ŝtato havus ian kontrolon aŭ rilatojn pri la internaciaj pseŭdoarmeaj kampanjoj. Krom en Sirio, la grupo dum la 2010-aj jaroj ankaŭ forte batalis en la Dua Libia Enlanda Milito inter 2014 kaj 2020. Ekde 2022, ĝi ankaŭ partoprenas en la Invado de Rusio en Ukrainion, kie ĝi malkaŝe batalas kune kun regulaj rusaj trupoj. La grupo Wagner estas ekipita per rusa armea ekipaĵo kaj havas siajn proprajn aerajn armilojn. Ekipaĵo kaj batalpotenco egalrilatas al regulaj armetrupoj. Membroj de la organizo estas plejparte iamaj soldatoj de la rusa militistaro. Ekde almenaŭ junio 2022, la grupo ankaŭ rekrutas rusajn kondamnitojn kaj eksterlandajn soldulojn.

Laŭ videoregistraĵoj el Sirio kaj armeaj sonmesaĝoj en Ukrainio kaptitaj de okcidentaj spionservoj, la Wagner-grupo faris militkrimojn en formo de torturo kaj ekzekutoj dum siaj operacioj.

  1. Rezerva subkolonelo (podpolkovnik) Dmitrj Utkin retiriĝis de aktiva militservo de la Rusia Federacio en 2013. Li antaŭe komandis specialan unuon de la armespionservo. Ekde 2014 li komandis privatan unuon de soldulgrupo kaj estis unu el la pluvivantoj de la siria operacio. Utkin, kiu estas konsiderata granda admiranto de la "Tria Regno" kaj Adolf Hitler, uzis la batalnomon "Wagner", Вагнер, laŭ la komponisto Richard Wagner, kiun Hitler alte estimis. La nova armea firmao estis nomita laŭ li.