Spionado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Spionado estas sekreta agado de spionoj. Celo de spionado estas kolektado de informoj pri kontraŭulo. Iam spionado estis oficiala rimedo de militado.

Spionado povas esti ne nur pure politike motivita sed oni parolas ankaŭ pri ekonomia spionado (akiro de informoj pri produktaĵoj, produktmanieroj, teknologioj, ktp. de aliaj firmaoj, en- aū alilandaj entreprenoj) por esti en pli avantaĝa situacio sur la merkato enlanda aŭ tutmonda. Kiam la spionado serĉas informado en la malamika servido de informado, ni parolas de kontraŭspionado.

Mallonga historio

Eble diri, ke spionado unue ekiĝis samtempe, kiam ekiĝis unua milito. Dum la tuta Historio de homaro spionado ludis gravan rolon. La plej fruaj dokumentoj pri spionado estas trovitaj en Egiptio: ĉe la faraonoj ekzistis skoltaj taĉmentoj.

Objektivoj

Plej oftaj objektivoj de spionado estas la akiro de informado por generi intelekto:

  • Akiro de informoj el individuo
  • Akiro de informoj el dokumentoj
  • Akiro de informoj el komunikadaj rimedoj
  • Akiro de informoj pere de kaŝobservado
  • Kaŝita subaŭskulto de interparoloj kaj intertraktadoj

Spionado tipo

Mi povas identigi diferanca tipo de informado ke la spionado uzas:

  • HUMINT, de la angla human intelligence aŭ homa informado. Ni povas diri ke tio tekniko estas la tekniko plej scianta de la spionado, ĉar ni povas trovi multe da filmoj kaj libroj pri spionoj.
  • OSINT, de la angla open source intelligence aŭ malferma fonta informado. La usona Centrala Informokapta Agentejo (en angla, Central Intelligence AgencyCIA) eldonis ke la 85% de la tuta informado ke ĝia uzas, devenas de malfermaj fontoj [1].
  • SIGINT, de la angla signals intelligence aŭ signala informado.
  • COMINT, de la angla communication intelligence aŭ komunika informado.
  • ELINT, de la angla electronic intelligence aŭ elektronika informado.
  • IMINT, de la angla image intelligence aŭ bilda informado.
  • GEOINT, de la angla geospacial intelligence aŭ geospaca informado.
  • STRATINT, de la angla strategic intelligence aŭ strategia informado.
  • FININT, de la angla financial intelligence aŭ financa informado.
  • RUMINT, de la angla rumour intelligence aŭ fama informado.

References

Ŝablono:Reflist

Vidu ankaŭ

  1. E. Martínez Codó: 'La última herramienta de la CIA: el OSC' (hispana lingvo). Kontrolata: 28a januaro 2012.