St John Plessington Catholic College
St. John Plessington Catholic College estas lernejo kaj kolegio en Bebington, Wirral, Anglio. Ĝia moto estas Always faithful to Christ (Ĉiam fidela al Kristo). En 2005 la lernejo elektis Thomas Quinn kiel ĉefinstruiston. Poste la skolo estis renomita de Plessington al Saint John Plessington Catholic College kaj kelkaj novaj kutimoj estis enkondukitaj, kiel nova uniformo kaj nova horaro.
Patrono-Sanktulo
La lernejo estas nomata laŭ St. John Plessington, unu el la kvardek katolikaj martiroj de Anglio kaj Kimrio.
Historio
La nuna lerneja areo origine estis "St. John's High School". Plia lernejo "Rock Ferry Convent" unuigis kun ĝi kaj formas nun "St. John Plessington Catholic College".
Katolika etoso
La lernejo havas tre fortan katolikan etoson, kion oni povas rimarki, kiam oni vidas la multajn afiŝojn kaj bildojn en la koridoroj kaj klasĉambroj. Ĉiusemajne estas fakultativaj mesoj en la kapelo de la lernejo, gvidataj de la pastro de la kolegio.