Stanisław Ulam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Ulam

Stanisław Marcin ULAM (naskiĝis la 13-an de aprilo 1909 en Lvovo, mortis la 13-an de majo 1984 en Santa Fe) estis pola kaj usona matematikisto (en 1943 akceptis usonan civitanecon), reprezentanto de lvova skolo matematika. Kunkreinto de usona hidrogena bombo. Partoprenis la projekton Manhattan.

Ulam signife kontribuis al matematiko kaj matematika fiziko, disvolvis matematikajn metodojn de algebra topologio, aroteorio, mezurteorio. Li estis ankaŭ kreinto de unuaj metodoj de cifereca analitiko kaj apartenas al unuaj sciencistoj, kiuj en sia laboro profitigis komputilon. Komputilaj metodoj servis por li al modeligo kopii neŭtronojn kaj solvi problemon de vibranta kordo, enhavanta nelinearan elementon.

Publikaĵoj

Ulam estis aŭtoro kaj kunaŭtoro de kelkcent sciencaj publikaĵoj. Li ankaŭ eldonis kelke da libroj

  • Collection of Mathematical Problems, Novjorko 1960
  • Sets, Numbers and Universes, Cambridge, Massachusetts 1974
  • Mathematic and Logic (kune kun Marek Kac, Novjorko 1986)
  • The Scottish Book: A Collection of Problems, Los Alamos 1957
  • Adventures of a Mathematician – biografio de Berkeley, Kalifornio 1976. Pola eldono "Przygody matematyka" (Aventuroj de matematikisto), Varsovio 1996

Vidu ankaŭ