GNU social

El Vikipedio, la libera enciklopedio

StatusNet estas libera mikroblogilo. Ĝi estas skribita per PHP kaj uzas la normon "OStatus" por interkomunikiĝo de serviloj. StatusNet similas al Tŭitero sed celas ebligi malferman kaj sencentran komunikadon inter mikroblogarejoj. Entreprenoj kaj individuoj povas instali kaj regi siajn proprajn mikroblogajn servilojn.

La programon verkis Evan Prodromou, unu el la kreintoj de Wikitravel, pro manko de malfermita, sencentra kaj libera mikroblogilo.

Rimarkindaj Disponigoj

Identi.ca

La unua StatusNet-disponigo estas la senpaga kaj malferma mikroblogejo identi.ca. Gastigata de StatusNet-a kreinto StatusNet Inc., identi.ca disdonas senpagan konton al ĉiu kaj ludas la flagŝipan rolon por aplikado de StatusNet.

TWiT Army

TWiT Army estas plia ekzemplo de StatusNet-disponigo, fare de this Week in Tech-reto.

Trajtoj

  • Lego kaj ĝisdatigo per klientoprogramo de XMPP/Jabber/Google Talk.
  • OpenID-registrado.
  • Subtenas "Federation", kiu ebligas al uzantoj aboni afiŝojn de uzantoj de aliaj serviloj per la protokolo "OpenMicroBlogging".
  • SMS ĝisdatiĝo kaj sciigo.
  • Tŭitero-kongrua API.
  • Haketo.
  • Diverslingva interfaco (per Gettext)
  • Trans-afiŝi kun aliaj mikroblogoj, interalie Tŭitero Jaiku, Plurk, ktp.
  • Facebook integritado.
  • Grupoj.
  • Aŭtomata URL-mallongigado
  • Lokigo kaj mapo
  • Aŭtomata ĝisdatiĝo de montrata fluo
  • Aldonaĵo (aldoni dosieron, bildon, aŭd-vidaĵon al afiŝo).
  • Enigi enhavon de aliaj retejoj, interalie YouTube, Flickr, ktp.
  • Uzo de la protokolo "Salmon"
  • Ajax-stila interfaco.

Eksteraj ligiloj