Steldato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Steldato
klaso de fikciaj entoj
Verko Demons of Air and Darkness
Losing the Peace
Orion's Hounds
A Singular Destiny
Gods of Night
Infection
Greater than the Sum
Mission to Horatius
Q&A
Red Sector
All Good Things…
The City on the Edge of Forever
Second Contact
First First Contact
Informoj
vdr

Steldato estas fikcia sistemo de tempo-mezuro evoluigita por la televida kaj filmaj serioj Star Trek. En la serio, uzon de ĉi tiu datuma sistemo komune oni aŭdas ĉe la komenco de taglibro. Vere la nombroj de steldatoj en la serioj estis elektitaj arbitre. Ĉi tio malebligas konverti ĉiujn steldatojn al ekvivalentaj kalendaraj datoj, precipe ĉar steldatoj estis origine celitaj ekzakte por eviti mencii precize kiam "Star Trek" okazas.[1]

La progresado de stelaroj ankaŭ estas nekonstanta. Oni diras ke steldatoj dependas de matematika formulo kiu varias depende de loko en la galaksio, rapido de vojaĝado, kaj aliaj faktoroj, kiuj povas varii multe de epizodo al epizodo.[2] Steldatoj ĝenerale ŝajnas pliigi dum tempo, sed En Star Trek III: The Search for Spock, la supozata morto de Spock okazas je la steldato 8128, sed la antaŭa filmo Star Trek II: The Wrath of Khan komenciĝas en la steldato 8130.

Referencoj[redakti | redakti fonton]