Sublimado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la ĥemia respektive fizika procezo sublimado. Pri la psikologia koncepto sublimigo vidu tie.
--Simpla aparato por sublimado--
Frida akvo cirkulas en malvarma fingro.
1 Enirejo de malvarmiganta akvo 2 Elirejo de malvarmiganta akvo 3 Vakuo/Gaso-produktado 4 Sublimada kamero 5 Sublimata miksaĵo 6 Krudaĵo 7 Hejtado

Sublimado estas procezo dum kiu solidaĵo gasiĝas sen antaŭe fandi. Por sublimi, bezonataj specifaj premoj kaj temperaturoj devas esti. Ili devas sin trovi sub la triobla punkto, en la fazodiagramo.

Malsublimado nomiĝas deponado.

Etimologio

La vorto sublimi venas el latina lingvo, el sub (supren aŭ al) kaj limen (limo). Sublima signifas plej alta aŭ nur plej, kaj sublimo estas io plej alta. Sublimado ankaŭ povas signifi emocie sublimi.

Uzo

Sublimado povas uziĝi por purigi. Tamen, la plejpartaj uzoj estas aliaj. Senfrostaj frostigiloj uzas ventumilon kaj malvarmegan temperaturon por krei sublimadon, kiun malekzistigas froston, bedaŭrinde glacion ankaŭe.

Kelkaj printiloj uzas sublimadajn farbojn. Varmigilo uziĝas por sublimigi la farbon, solidiĝiganta ĝin sur la paperon, do reguligi la proporcion inter primaraj koloroj.

Vidu ankaŭ