Sud-Hamgjong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la provinco en Nord-Koreio.

Sud-Hamgjong (Hamgjong-namdo) estas provinco de Nord-Koreio. La provinco estis kreita en la jaro 1896 ekde la suda duono de la antikva provinco Hamgjong, estinte provinco de Koreio ĝis 1945, apartenante ekde tiam al Nord-Koreio. Ĝia ĉefurbo estas Hamhungo.

La provinco havas limojn kun Rjanggang norde, Nord-Hamgjong nordoriente, Kangŭon sude, kaj Sud-Pjongan okcidente. Oriente de la provinco troviĝas la Japana Maro.