Sudpolusa Aitken-baseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sudpolusa Aitken-baseno laŭ datenoj de la sondilo Clementine

La Sudpolusa Aitken-baseno estas ne nur la plej granda frapkratero de la Luno, sed en nia Sunsistemo (la dua plej granda estas la Hellas Planitia sur la Marso).

La kratero de sudpolusa Aitken-baseno etendiĝas de la suda poluso de la Luno ĝis kratero Aitken, havas la diametron de 2.240 km kaj profundon de ĝis 13 km (aŭ laŭ alia dateno 2.500 km kaj 12 km). Ĝi ne havas karakterizan randon.

Esploroj de sondilo de la Clementine-misiono kaj Lunar Prospector suspektigas, ke en la polus-proksimaj krateroj eĉ glacio troviĝas, kies materialo verŝajne venis el ekstero.