Sukoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
festa kabano de ene

Sukot, la festo de laŭboj, estas juda pilgrima festo. Ĝi festiĝas dum aŭtuno kaj komenciĝas la 15an de tiŝrej laŭ la Juda kalendaro. En la Tria Libro de Moseo (Levidoj), ĉapitro 23, de la Biblio ĝi detale priskribiĝas.

Pri la vorto en Esperanto

Fakte la hebrea vorto "sukot", laŭboj, estas pluralo de la vorto "sukah", laŭbo.

La deveno de la festo

Sukot estas la plej grava festo de ĝojo de la juda jaro. La nomo devenas de la sekva kutimo: Memore al la biblia longa migrado tra la dezerto inter Egiptio kaj Israelo, dum kiuj la judaj serĉantoj de la "promesita lando" Israelo devis tranokti en tendoj aŭ provizoraj kabanetoj el branĉoj kaj ŝtofoj, ankoraŭ nuntempe la religiemaj judoj ĉie en la mondo aŭtune konstruas laŭbon el branĉoj, folioj kaj ŝtofopecoj - en la ĝardeno, korto aŭ la balkono de la domo. En tiu provizora laŭbo dum la festa semajno oni manĝas, festas kaj legas judajn tekstojn. Se la klimato ne tro malvarmas, ankaŭ eblas tranokti en la laŭbo.

festaj kabanoj de ekstere, en Jerusalemo

La dumtempa vivado en tiom provizora kabano memorigu pri tio, ke ne eblas tre fidi siajn materiajn havaĵojn, ĉar baldaŭ eblas perdi tion kaj eble troviĝi ie survoje al ne tre konata nova vivocelo. Al la religia kredo tamen eblas fidi, ĝi vivas en la homoj mem kaj ne estas forprenebla.

Al la festaj diservoj en la sinagogo la homoj portas plantajn bukedojn el kvar difinitaj plantoj, kiujn ili svingas dum la ceremonio kiel signo de ĝojo.

Je la lasta tago de la festa semajno okazas la "festo de ĝojo pri la torao" (Simĥat Tora).