SuperTux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SuperTux

emblemo

emblemo

videoludo
Aŭtoro Bill Kendrick; SuperTux Development Team
Nombro de ludantoj 1
Komplekseco de reguloj meza
Estiĝo 1-a de majo 2000 (versio 0.0.0)
Eldondato 11 maj. 2004
vdr

SuperTux estas ludo, kie pingveno (Tux), gvidate de la ludanto, devas fini 26 nivelojn.

Ĝi similas al fama Super Mario Bros., sed la ĉefpersono estas maskoto de Linukso.

La ludo

Celo de la ludo estas, ke SuperTux liberigu sian umikinon, Penny (Penjo), kiun forkaptis malbonulo Nolok. Por tio necesas venki plurajn malamikojn en universo kun pluraj "niveloj". Iam estis nur naŭ malamikoj, sed versio 0.3.1 enhavas du universojn kun 27 resp. 25 niveloj kaj 23 malamikoj. Eblas krei proprajn nivelojn per tiucela redaktilo.

La malamikoj

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Jen kelkaj el la malamikoj de SuperTux; ili ĉiuj havas anglajn nomojn:

  • Mr. Bomb: bombo marŝanta sur du ruĝaj piedoj; se SuperTux, laŭ sia kutima metodo, saltas sur ĝin, ĝi eksplodas kaj mortigas lin. Estas preferinde ĵeti fajrobulon.
  • Mr. IceBlock: Glacikubo kun okuloj, manoj kaj piedoj. Venkinte ĝin, SuperTux povas uzi ĝin kiel batalilon.
  • Mr. Snowball: Neĝbulo kun gamboj, la unua renkontata malamiko.
  • Bouncing Snowball: Ankaŭ neĝbulo, sed sen gamboj.
  • Flying Snowball: Neĝbulo kun bruna ĉapelo kaj helico, per kiu ĝi kapablas flugi.
  • Spiky: kun kornoj aŭ dornoj, kiuj protektas ĝin kontraŭ sursaltado.
  • Jumpy Spiky: Simila al Spiky, sed pli granda kaj kun risorto, per kiu ĝi kapablas salti.
  • Fish: Fiŝo kun flava buŝo, tre rapida.
  • Skelly: Kraniulo kun unu piedo, kapablas salti ĉiudirekte.
  • Mr. Ice Guy: Simiego, tre malfacile venkebla.
  • Dragon: Drako fluganta, kiu provas faligi sin al SuperTux.
  • Plant: Floro, kiu radikas en la grundo, sed kies "kapo" estas movebla kaj danĝera.


Bildaro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj