Supverdaĵo
Supverdaĵo aŭ suplegomo estas mikso el aromaj
- radiklegomoj kiel karotoj, tubercelerio, napo, radikpetroselo,
- aliumoj kiel poreo kaj cepoj kaj
- kuirartaj herboj kiel petroselo, celeriaj folioj aŭ timiano.
La konsisto povas varii de regiono al alia. La supverdaĵo kunkuiras en buljono por pliintensivigi tiers aromon. Poste oni elprenas la legomon aŭ distranĉas ĝin en etaj kuboj.