Sur la vojo de Swann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du côté de chez Swann
Du côté de chez Swann
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Marcel Proust
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1913
Eldoninto Grasset
Loko de rakonto Combray
vdr

Sur la vojo de Swann (france Du côté de chez Swann) estas la unua parto de la verko de Marcel Proust, Reserĉe al la perdita tempo (À la recherche du temps perdu), publikigita en sep volumoj. Tiu unua volumo, Du côté de chez Swann, estis publikigita en 1913, fare de Grasset, post malakcepto fare de kelkaj eldonistoj.

La libro estas dividita siavice en tri partoj: nome ‘Combray’, kiu temas pri la infanaĝo kaj unua adolesko de la rakontisto, kies figuro estas tre ligita al tiu de la aŭtoro; ‘Amo de Swann’, kiu povas esti legata kiel sendependa verko, centrata en la amafero inter Charles Swann, rolulo rilata kun Combray kaj kun la alta socio de Parizo, kaj cocotte nomita Odette; kaj ‘Nomoj de lokoj: la nomo’, de tre interesa enhavo, kaj laŭforme tre proksima al proza poemo.[1][2]

En la unua parto aperas unu el la plej famaj scenoj de la literaturo, kiam la rakontisto manĝas magdalenkukon trempitan en teo, kio malfermas serion de memoroj de infanaĝo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La unuan libron enkondukas impresoj de duon-dorma animstato, kiam la rakontanto memoras diversajn ĉambrojn, en kiuj dum sia vivo li dormis. Ĝi poste priskribas lian infanaĝon dum ferioj en franca vilaĝo Combray, lian tiaman rilaton al la patrino kaj al aliaj familianoj, liajn unuajn legaĵojn, la vizitojn de Charles Swann, kiu ankaŭ havas tie someran domon.

(Sekvas la memstara romaneto "Unu amo de Swann", kiun oni ofte eldonas aparte. Ĝi retroiras al tempo antaŭ la naskiĝo de la rakontanto, kiam Charles Swann, art-amatoro kaj dando, enamiĝis al duonmonduma virino, Odette de Crécy. Por renkonti ŝin, li vizitas la burĝan rondon de gesinjoroj Verdurin, kie li aŭdas parton de la sonato de Vinteuil. Ĉi tiu muziko parte konsolas lin de lia amo, kiu pro lia ĵaluzo kaj pro la efektiva frivoleco de Odette lin malfeliĉigas.)

La rakontanto revas pri vojaĝoj al okcidenta Francio aŭ al Italio, ĉion imagante laŭ la loknomoj, sed pro malforta sano li restas en Parizo. Li ludas en la ĝardeno de Champs-élysées kaj ekkonas Gilberte-on, la filinon de Charles kaj Odette Swann, kiuj fine geedziĝis.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Schmid, M. (2014). Annick Bouillaguet, Brian G. Rogers, eld. Dictionnaire Marcel Proust, ‘Du côté de chez Swann’ (en franca). Parizo: Champion Classiques. p. 316.
  2. Marcel Proust, Por el lado de Swann

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]