Surskribo de Popo Tjehodrago

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Surskribo de popo Tjehodrago (el la 12-a jarcento) estas unu el la plej malnovaj surskriboj en kroata cirila.

La surskribo estis trovita en 2003 dum arkeologia esplorado en loko de Podvornice en Lištani, en la sudokcidenta parto de Livanjsko Polje. Ĝi estis skribita en la eklezia slavona lingvo de kroata redaktado kaj en la kroata per cirila alfabeto sur bone prilaborita kalkŝtona slabo kiu funkciis kiel flanka slabo de tombo en kiu du homoj estis entombigitaj. Du tekstlinioj kun 15 slavaj leksemoj estas gravuritaj sur la plato, kiu tekstas en traduko:

† tie kuŝas popo tjehodrag li havis kvin filojn ĉiuj estis mortigitaj en unu (sama) jaro.

Oni supozas, ke Tjehodrago estis glagolica popo, kaj tiuj ne rajtis geedziĝi laŭ la preskriboj de la Unua Laterana Koncilio. Tio tamen estis silente tolerata en periferiaj lokoj kaj tia estis la situacio en tiu regiono, dum longa tempo.