Surtegmenta apartamento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 19:49, 11 nov. 2013 farita de Verdulo (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Surtegmenta apartamento kun naĝejo en Novjorko

Surtegmenta apartamento estas apartamento sur la plej alta etaĝo de apartementaro.

Dum la 1950-aj jaroj ili tre ofte estis konstruitaj en la rekonstrua arkitekturo. Dum tiu periodo oni konstruis tre multajn altajn konstruaĵojn kun luksaj kaj ekskluzivaj surtegmentaj apartamentoj.

Surtegmenta apartamento arkitekture estas parto de la konstruaĵo sed ofte havas alian fasonadon. Ili ofte havas grandan terason kaj panoraman elrigardon.