Svitjazjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La lago dum pluva vetero

La lago Svitjazjo - ukraine Світязь - apartenas al la Ŝackaj lagoj en la Volina provinco kaj estas la plej profunda lago de Ukrainio: la plej profunda punkto de la lago estas 58,4 metrojn sub la akvosurfaco. Averaĝe ĝi profundas 6,3 metrojn. Ĝi larĝas 7,8 oble 4,1 kilometrojn, kaj havas areon de sume ĉirkaŭ 27 kvadrataj kilometroj.

La lago situas en la nordoriento de Ukrainio meze de la naturprotekta areo Ŝackaj lagoj. La areo en ekologia vidpunkto estas la plej pitoreska kaj plej pura parto de Ukrainio. La laga akvo eksterordinare puras kaj kompareblas kun tiu de la lago Bajkalo en Siberio.

Koordinatoj: 51° 29' 49" norde, 23° 50' 20" oriente