Szajol
Se la artikolo havas pli ol unu mankon, bonvolu uzi la ŝablonon {{Pluraj problemoj}}. Krome aŭtomate aldoniĝas la kategorio Kategorio:Artikoloj sen ŝablono.
Szajol [sajol] estas vilaĝo en meza Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Szolnok.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 47° 10′ 41″ N 20° 18′ 11″ O / 47.17806 °N, 20.30306 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 41″ N 20° 18′ 11″ O / 47.17806 °N, 20.30306 °O (mapo)
- Poŝtkodo: 5081
- Telefonkodo: 56
- Areo: 37 km²
- Loĝantaro: 4050
Situo
Szajol situas laŭ maldekstra bordo de Tiso kontraŭ Szolnok, pli precize la vilaĝo situas ĉe morta Tiso, la viva Tiso-bordo apartenas al Szolnok.
Historio
Szajol forte ligiĝas al Szolnok, dum la turka okupado ne senhomiĝis. En 1872 ĝi ricevis la rangon grandvilaĝo. La alvenanta fervojo de Szolnok disbranĉiĝas al Debrecen kaj Arad. En la vilaĝo fervojistaj dinastioj vivas. En 1994 okazis terura katastrofo: rapidvagonaro trafis fervojan domon. 31 da homoj mortis, multaj vundiĝis.