Szevér Reviczky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

REVICZKY Szevér (revicki) estis hungara ĵurnalisto naskita en Nadjvarado en 1840 kaj mortinta en Peŝto la 24-an de septembro 1864.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Szevér Reviczky studis juron en Nagyvárad. De 1860 li estis vicnotario, poste asizano de departemento Bihar. En 1861 li translokiĝis Peŝton. Li publikigis precipe en gazetoj Hölgyfutár, Szépirodalmi Figyelő, Ország Tükre, Pesti Napló kaj Pesti Hírlap. En 1862 li tradukis kune kun Imre Huszár la romanon Les Misérables de Victor Hugo. En 1864 li mortis je duelo.

Fonto[redakti | redakti fonton]