Szilveszter Matuska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

MATUSKA Szilveszter (pron. Matuŝka Silvester) (la 29-an de januaro 1892, Csantavér - 1945?) estis hungara teroristo inter la du mondmilitoj.

Liaj gepatroj volis, ke li iĝu pastro, sed iĝis kantora instruisto. Li batalis en la serba kaj rusa frontoj, post la milito plu instruis. Pro disputo kun direktoro de la lernejo - li okupiĝis pri ĉantaĝo, komercado pri mankvaroj anstataŭ instruado-, li estis forigita el la instrua posteno. Li poste malfermis spicaĵan magazenon en Peŝto, poste translokiĝis al Vieno, kie aĉetis nemoveblaĵojn, fondis entreprenon, provis komercadi kun malkovraĵoj.

Pro la aferoj kun multaj virinoj, li plurfoje suferis je seksaj malsanoj. Pro tio oni poste kelkfoje faris ferman traktadon de la jurproceso. Inter 1928 kaj 1930 oni ekzekvis kontraŭ li 18-foje, lia edzino havis tuberkulozon.

Li volis efektivigi atencon kontraŭ aŭstra fervojo en 1930-31, sed sensukcese. (Pro atenca provo ĉe Anzbach, oni juĝis lin je 6-jara prizono (17-an de junio 1932)). Li ankaŭ eksplodigis en Germanio unu tagon antaŭ la prusaj elektoj kaj lasis surloke naziajn dokumentojn, afiŝojn.

Li eksplodigis viadukton kun internacia rapidfervojo ĉe Biatorbágy (Hungario) la 13-an de septembro 1931, 20 minutojn post meznokto. Pro la eksplodo la lokomotivo kaj 6 vagonoj falis en la abismon. En la tragedio mortis 22, vundiĝis 17 homoj. Oni trovis surloke la ĉedome fabrikitan eksplodilon kaj leteron, kiu direktis la suspekton al la komunistoj. Post tio oni ordonis statarion, tujdecidan tribunalon ĝis oktobro de 1932. Dum la spurado evidentiĝis, ke la freneza viena komercisto Matuska Szilveszter respondecas pri la tragedio, kiel pri la pli fruaj fervoj-eksplodigoj en Germanio, Aŭstrio (Jüterborg, Ansbach). La aŭstra tribunalo juĝis lin je 6-jara punlaborejo, sed la hungara tribunalo juĝis lin je morto, sed la aŭstroj transdonis lin nur post ŝanĝo de la juĝo je ĝisviva punlaborejo, kiun li devis plenumi en la tutlanda Reĝa Malliberejo de Vác. Fine de 1944, kiam la sovetaj trupoj atingis la urbon Vác, la malliberejo restis sengarda por kelkaj horoj kaj li malaperis. Oni verŝajne vidis lin en la naskiĝa vilaĝo, Csantavér.

Li estis tre religia homo, en la malliberejo li verkis poemojn, pentris religiajn, akurate ellaboritajn pentraĵojn, el kiuj oni faris ekspozicion.

Lia vivo kaj la fervoj-eksplodigo oni faris filmon "Viadukt" (Viadukto).