Tōgō Heihachirō

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oficiroj de Kasuga, en aŭgusto 1869. La oficiro en tria loko Tōgō blanke vestiĝas, en la dekstra supra parto.

La Markizo Tōgō Heihachirō BMO 東郷 平八郎 n. en Kagoŝima, la 27-an de januaro 1848 – m. en Tokio, la 30-an de majo 1934, estis Ŝipar-Admiralo en la Japana Imperia Armeo kaj unu el la plej gravaj ŝipbatalaj herooj de Japanio. La okcidentaj kronikistoj nomis lin la “Admiralo Nelson de l'Oriento” pro lia decidiga partopreno en la Unua japana-ĉina milito kaj la Rusa-Japana Milito.

Dum la Rusa-Japana Milito (1904 – 1905), Tōgō venkis la rusan militŝiparon en Port Arthur, en 1904, kaj detruis la Rus-Baltian Militŝiparon en 1905, en la Batalo de Cuŝimo, surprizante la mondon pro la uzata strategio. Ĉi tiu batalo detruis la fortikan pozicion de Rusio en Orient-Azio kaj okazigis plurajn ribelojn ene de la Rusa Armeo (ribelo 1905 en Vladivostoko, ribelo en la kirasŝipo Potjomkin), kontribuante al la Rusa revolucio de 1905.