TANEF

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TANEF (malllongigo de Turisma Asocio de Naturamikoj - Esperanto-Fako) estis la Esperanto-sekcio de la Naturamika Internacio ĝis 2005.

Jam en 1921 aktivis en la loka grupo Montreux-Vevey de la naturamikoj la esperantisto s-ro Hiltpolt, danke al kiu naturamika kabano super la Lago Lemano ekhavis la Esperantan nomon "Frateco". En 1931 esperantistaj naturamikoj el Germanio kaj Francio renkontiĝis okaze de la inaŭguro de la naturamika domo Molkenrain en la montaro Vogezoj; ili verkis rezolucion, kiu rekomendis al la membroj la uzon de Esperanto. Tiun ĉi rezolucion publikigis la germanlingva gazeto Naturfreund.

Pro la politika situacio en la 1930-aj jaroj la asocio TANEF tamen povis fondiĝi nur post la 2-a Mondmilito. La fondo okazis kadre de la Universala Kongreso 1951 en Munkeno. Kiel unua prezidanto elektiĝis Hermann Wagner, kiu poste fariĝis honora prezidanto.

La gazeto de TANEF estis La Migranto, kiu aperis de 1950 ĝis decembro 2005. TANEF kunlaboris ĉefe kun SAT, ĉe kiu ĝi deponis sian bonhavon post la malfondo en 2006.

La naturamika movado en Esperantio resurektis en 2010, per la fondo de "Esperanta Naturamikaro", societo registrita en Hispanio, oficiale akceptita de Naturamika Internacio kiel membro ekde oktobro 2012.

Literaturo

  • Hermann Wagner, Die Weltsprache Esperanto, eldonita de Touristenverein "Die Naturfreunde", 1964, 55 p.

Eksteraj ligiloj