TKB-059

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TKB-059 (ТКБ-059) estas sovetia eksperimenta trituba sturmofusilo, komponita bullpup kaj kapabla pafi tute aŭtomate. Ĝi uzas municion de 7,62 × 39 mm, estis kreita en la Centralo de armiloj de Tula en 1966. Estas bazita en la Pribor 3B (ruse Прибор 3Б), antaŭa eksperimenta fusilo kun tri tuboj.[1] Ambaŭ armiloj estis disvolvitaj de la dezajnisto de malpezaj armiloj German Korobov.

Ambaŭ armiloj uzis trioblan ŝargilon de 7.62 × 39 mm kun kapablo de 90 kartoĉoj, kun ĉiu tubo provizata sendepende de la ŝarĝilo. La TKB-059 povas esti pafita de ambaŭdekstra formo. 

Ĝi ne estis amase produktita, ĉar la fabrikado estus komplika kaj ne estis grava bezono anstataŭigi la Kalaŝnikov-mitraleton modernigitan. Ekzemplero de TKB-059 troviĝas en la Muzeo de armiloj de Tula.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Table of Soviet / Russian Assault Rifles: "Опытный, на базе «прибора 3Б»"
  2. Тульский Государственный Музей Оружия Arkivigite je 2013-09-21 per la retarkivo Wayback Machine; item 83 in that list