Retejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TTT-ejo (ankaŭ retpaĝaro, paĝaroretejo) estas aro de rilataj retpaĝoj, bildoj, videoj kaj aliaj dosieroj, kiuj estas atingeblaj trans komuna reta adreso-kodo URL, do trans komuna ĉefpaĝo, kaj kiuj kutime troviĝas en la sama (fizika aŭ virtuala) servilo. Kutime eblas aliri retpaĝaron per TTT-legilo el ajna komputilo konektita al Interreto.

La adresoj de la unuopaj dokumentoj konstruas el ili hierarkion. Tamen ankaŭ la tekstintegritaj interligoj influas la percepton de la reteja strukturo flanke de la uzanto.

La unua retpaĝo estis publikigita la 13-an de novembro 1990 de la sciencisto Tim Berners-Lee kiu estis dungita de CERN. Aprile 1993 CERN anoncis, ke la Tut-Tera Teksaĵo estos libere alirebla por ĉiu ajn.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

La sekvaj eksteraj ligiloj ligas al listoj kiuj donas ampleksan superrigardon pri la plejmulto de esperantlingvaj retejoj en la hodiaŭa interreto.

Kaj jen pli ĝeneralaj eksteraj ligiloj pri la interreto kiel tuto.