Urbeto (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 09:31, 3 apr. 2007 farita de Haruo (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Taŭno (angle town) estas specifa formo de administra organizo en Nov-Anglio. En la ses novangliaj ŝtatoj, taŭno estas pli grava administra unuo ol la kantono. Fakte, en Konektikuto, Rod-Insulo, kaj 7 (el 14) kantonoj de Masaĉuseco, la kantonoj tute ne havas juran aŭ administran funkcion, ekzistante nur kiel mapaĵoj. En la cetero de la regiono, kvankam kantonoj havas kelkajn funkciojn, la taŭnoj plenumas taskojn, kiuj en aliaj partoj de Usono estas kantonaj funkcioj.

La difina trajto de novanglia taŭno, kontraste al urbo, estas tio, ke la leĝfara funkcio en taŭno apartenas al la taŭna kunsido ("town meeting") kiu elektas "selektitaron" ("board of selectmen") por administri la aferojn de la taŭno; en urbo estras "urbestro" ("mayor") kaj la leĝojn faras "magistrato" aŭ "urba konsilantaro" ("city council").