Tabako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tabako
Tabakofloroj (Nicotiana sylvestris)
Tabakofloroj (Nicotiana sylvestris)
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Klaso: Dukotiledonoj Rosopsida
Ordo: Solanaloj Solanales
Familio: Solanacoj Solanaceae
Genro: Nicotiana
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tabako (science : Nicotiana) estas genro el la familio de solanacoj. El ĝiaj sekigitaj folioj oni pretigas tabakon.

Drogo

Skribaĵo sur pakaĵo de cigaredoj kun priskribo de ĝia enhavo

Tabako estas planto, kiun dum miljaroj indiĝenoj de karaibaj insuloj fumas,[mankas fonto] enkondukita en Eŭropon de André Thevet kaj Jean Nicot (el kies nomo devenas la vorto nikotino). Dum la 16-a jarcento ĝiaj folioj estis unue uzataj kiel kuracilo, poste por plezuro, tiel oni ĝin aŭ flaris (dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj tio estis la plej ofta uzo, kaj ĉiuj viroj havis tabakujon en poŝo por teni la provizon de snuftabako), maĉi (ankaŭ tiu uzo estis ĝis la komenco de la 20-a jarcento multe pli disvastigita) aŭ fumi, ĉu en pipoj aŭ en la okcidentaziaj akvopipoj, ĉu laŭforme de cigaroj faritaj el volvitaj folioj. La pli malgranda cigaredo, kiu estas kovrita de paperfolio, aperis nur meze de la 19-a jarcento, sed fariĝis la plej vulgara uzomaniero de tabako dum la 20-a jarcento.

Tabako ĉiam havis gravan kulturan rolon ĉu inter la indianoj (vidu paco-kalumeto), ĉu en Eŭropo kaj Okcidenta Azio, kaj fine en la tuta mondo. En Eŭropo ŝtataj malpermesoj de tabakfumado estis oftaj. Dum la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento ĉiam pli kaj pli da ŝtatoj en Eŭropo kaj Norda Ameriko rekomencas malpermesi kaj malfaciligi la privatan tabakfumadon, dirante, ke ĝi malbone influas la sanon de la fumanto kaj de proksimuloj (ĝi ekzemple kaŭzas pulman kanceron).

Tra la historio de la Esperanto-movado ofte estis kontraŭfumaj grupoj, ekzemple Verda Kruco kaj Tutmonda Agado-Asocio de Esperantistaj Nefumantoj (TAdEN).

Tabako

Parazitoj

La Peronosporaceae Peronospora hyoscyami f.sp. tabacina kaj la Erysiphaceae Erysiphe cichoracearum atakas la foliojn. La viruso de la mozaiko de tabako okazigas helajn makulojn. La Hypocreomycetidae Thielaviopsis basicola putrigas la radikojn.

Ekonomia signifio

Ĉefe Nicotiana tabacum (tabako) estas kultivata. Ĝiaj folioj enhavas ĝis 5% de la maso kun alkaloido la nikotino. Ekzistas ankaŭ ornamaj (cetere tre bonodoraj) specioj.

Sistematiko

La molekula biologio montras ke la genro esta radiko de klado proksima de Anthocercideae (Anthocercis, Anthotroche, Crenidium, Cyphanthera, Duboisia, Grammosolen kaj Symonanthus) kaj Solanoideae[1].



Nicotiana




Anthocercideae



Solanoideae




Ĉefaj specioj :

  • Nicotiana acuminata
  • Nicotiana alata
  • Nicotiana attenuata
  • Nicotiana clevelandii
  • Nicotiana excelsior
  • Nicotiana forgetiana
  • Nicotiana gigantea variegata
  • Nicotiana glauca
  • Nicotiana glutinosa
  • Nicotiana langsdorffii
  • Nicotiana longiflora
  • Nicotiana obtusifolia
  • Nicotiana paniculata
  • Nicotiana plumbagifolia
  • Nicotiana quadrivalvis
  • Nicotiana repanda
  • Nicotiana rustica
  • Nicotiana sanderae
  • Nicotiana suaveolens
  • Nicotiana sylvestris
  • Nicotiana tabacum
  • Nicotiana tomentosa

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

  1. Richard G. Olmstead und Lynn Bohs: A Summary of Molecular Systematic Research in Solanaceae: 1982-2006. In: D.M. Spooner et al. (Hrsg.): Solanaceae VI: Genomics Meets Biodiversity, ISHS Acta Horticulturae 745, Juni 2007. ISBN 978-90-6605-427-1.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara