Tacoma (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La malnova kvartalo ("Old Town") de Takomo, kun Monto Rajnera en la fono
Ponto ("Tacoma Narrows Bridge") en Takomo kolapsas en ŝtormo la 7-an de novembro 1940

Tacoma (elparolu "takoma", pli precize "təkoŭmə"; en Esperanto, ofte Takomo) estas urbo en Vaŝingtonio, situanta ĉ. 50 km sude de Seatlo, kun kiu ĝi apartenas al la Seatla-Takoma urba aglomeraĵo. Kun loĝantaro kalkulita en la Censo de 2000 kiel 195 629 homoj, Takomo estas la tria urbo de Vaŝingtonio laŭ tiu kriterio. Ĝi estas la administra centro de Kantono Pierce.

Takomo estas grava havenurbo, rivalante Seatlon. En Takomo situas filia tereno de Universitato de Vaŝingtonio kaj pluraj aliaj altlernejoj, inter kiuj notindas la privataj Pacifika Luterana Universitato kaj Universitato de Puĝetio.

Takomo ricevis sian nomon laŭ la proksima (93 km) dormema vulkano Monto Rainier, kies pli frua nomo estis Takoma ( təqʷúʔbəʔ ) en indiĝenaj lingvoj de la regiono. La urbo jure organiziĝis en 1875, post la elekto de la loko en 1873 kiel la onta finpunkto de la transkontinenta fervojo Northern Pacific.

Eksteraj ligiloj

Oficiala retejo (anglalingva)