Tago de la Madrida Regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sidejo de la registaro de la Madrida Regiono

La 2-a de majo ĉiujare estas celebrata la Tago de la Madrida Regiono, la regiona festo de ĉi tiu aŭtonoma regiono de Hispanio. Oni memorigas per ĝi la ribeliĝon de la 2-a de majo de 1808, per kiu la madridanoj arme leviĝis kontraŭ la franca okupado de Madrido kaj por forpeli ties armeon, kiu prenis grandan parton de la Iberia duoninsulo. Ĉi tiu okazintaĵo estis la unua de la Milito de Hispana Sendependiĝo.