Takeda Shingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Takeda Shingen, far Utagawa Kuniyoshi

Takeda Shingen (japane 武田 信玄; naskiĝis la 1-an de decembro 1521; mortis la 13-an de majo 1573) estis japana daimio dum la Sengoku-epoko.

Li regis la provincojn Shinano kaj Kai ĉirkaŭ la Fuji-monto kaj estis malamikego de la famaj unuigintoj de Japanio, Oda Nobunaga kaj Tokugawa Ieyasu. Li havis militistan kaj organizan genion. En la Takeda-sanktejo en Kofu li estas venerata kiel kami.

Junaĝo

Li naskiĝis en 1521 kiel Takeda Katsuchiyo, plej aĝa filo de la daimio Takeda Nobutora kaj tre frue oni rimarkis lin kiel lertan politikiston kaj kuraĝan militiston. Ĉe plenkreskigo li elektis la nomon Takeda Harunobu kaj tre baldaŭ ekbatalis kontraŭ sia patro kaj ekregi super la Takeda-klanon. Oni supozas, ke la decido de Nobutora anonci ne sian plej aĝan filon, sed ties pli junan fraton Nobushige heredonton, provokis tiun agadon.

Tiam alianciĝis Shingen al Imagawa Yoshimoto kaj ties klano.


Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Reinhard Zöllner: Die Ludowinger und die Takeda. Feudale Herrschaft in Thüringen und Kai no kuni Dieter Born, 1995, ISBN 3-922006-09-4

Eksteraj ligiloj