Tamana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tamana in Kumamoto Prefecture.png
Ĉi tiu artikolo temas japanan urbon. Por la distrikto, vidu Tamana-distrikto.

Tamana-urbo (玉名市 [tamana-ŝi]) situas en Kumamoto-prefektujo, sur la insulo Kiuŝuo. Fama pro la varmaj fontoj nomataj Tamana-Varmfonto 玉名温泉. Ĝi havas ĉirkaŭ 73,000 loĝantojn kaj areon de 152.53 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 3-a de oktobro 2005, Tamana-urbo unuiĝis kun la tri najbaraj urbetoj nome Taimei, Tensui kaj Jokoŝima kaj fariĝis nove naskita "Tamana-urbo".

Transportado[redakti | redakti fonton]

Fervojo[redakti | redakti fonton]

Per JR Kyushu: Estas tri stacidomoj de Kagoshima-Ĉeflinio en Tamana, nome stacioj Tamana-Stacio, Higo-Ikura-Stacio kaj Ōnoshimo-Stacio. Tamana-Stacio estas la ĉefa stacidomo de la urbo Tamana, kie ekspresaj trajnoj ankaŭ haltas. Ĉirkaŭ 30 minutoj de Kumamoto-Stacio al Tamana-Stacio, kaj ĉirkaŭ unu horo kaj 5 minutoj de Hakata-Stacio en Fukuoka al Tamana-Stacio.

Aŭtomobilo[redakti | redakti fonton]

Per Kyushu-Aŭtovojo: Eliĝu ĉe Kikusui-Interŝanĝejo, Nankan-InterŝanĝejoUeki-Interŝanĝejo.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

En la urbo, estas Esperanto-grupo nomata "Ariake-Esperanto-Grupo" (有明エスペラント会 [ariake esuperanto kai]) fondita en 2004. La grupanoj de tri najbaraj urboj (Tamana, Arao kaj Omuta) unufoje en la 2-a dimanĉo ĉiumonate kunvenas kaj studas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]