Tangata manu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Motu Nui, kun la pli malgranda Motu Iti antaŭe kaj la izolata marstango de Motu Kau Kau inter ili kaj la vidanto. Vido el la pinto de 250 m marklifo ĉe Orongo.

La Tangata manu (birdohomo), estis la venkinto de tradicia konkurenco en Rapa Nui (Paskinsulo). La rita ceremonio estis ĉiujara konkurenco per kiu oni kolektis la unuan ovon de Fulga ŝterno (manu tara) en la sezono el la insuleto de Motu Nui, oni naĝis reen al Rapa Nui kaj oni grimpis la marklifon de Rano Kau al la klifpinta vilaĝo de Orongo. Tiu agado estis ege danĝera kaj aspirantoj foje estis atakataj kaj mortigitaj de ŝarkoj, dropnis aŭ falis el la klifo. La venkinto ricevis honorojn ka ceremoniojn kuj daŭris pli da uno jaro.

La Birdohoma ceremonio estis nuligita de kristanaj misiistoj en la 1860-aj jaroj. La deveno kaj antikveco de la ritaro estas necertaj, kaj oni ne konas ankaŭ ĉu tiu ritaro anstataŭis la religio baze sur la Moai aŭ kunekzistis kun ĝi. Katherine Routledge povis kolekti la nomojn de 86 Tangata manu.[1]

Petroglifoj sur rokoj ĉe Orongo. Make-make ĉebaze kaj du birdohomoj pli alte
  • La holivuda filmo Rapa Nui havas version de la kurkonkurenco, kvankam ene de malprava historia kunnteksto.

Notoj

  1. The Mystery of Easter Island 1919 - Katherine Routledge ISBN 0-9328-1-3-48-8