Tangerang

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tangerang estas urbo (kvazaŭ antaŭurbo de Ĝakarto) en la norda-okcidenta parto de la insulo Javo en Indonezio.

Blazono de Tangerang

Bazaj informoj

Situo

Tangerang situas sur ebenaĵo apud aŭtovojo Ĝakarto-Serang. Ĝakarto troviĝas je 20 km-oj.

Historio

En 1945 islama grupo formiĝis por islama nacio en Indonezio. Komence de la 21-a jarcento nova urbo disiĝis, kies nomo estas Suda Tangerang. En 2009 digo - konstruita de nederlandanoj - difektiĝis, pro la inundo preskaŭ cento mortis.

Ekonomio

En Tangerang funkcias pli ol 1000 fabrikoj.

Trafiko

Tangerang havas internacian flughavenon. La ĉefurbo estas alirebla laŭ du aŭtovojoj.

Klimato

Tangerang havas tropikan klimaton. La tagoj kaj noktoj estas preskaŭ egallongaj.

Vidu ankaŭ